Mia animo estas vundita
Silento regas
Dio, mi malvarmas
Niaj dancantaj animoj
Nun fuŝpalpantaj fantomoj
Vi venenas amon
Venenas larmojn
Nia feliĉo
Cedas lokon al timo
Vi estas inter ni
Kondoma volupto
Vi enrampas en
Mian amon
Kiel mi sentu min
Kiel mi eltenu
Kiam subite
vi estas en mi
Mia animo estas vundita
Mi estas tiom perdita sen vi
Miaj revoj kolapsas
Mia doloro min resanigas
Mia animo estas vundita
Sed ĉirkaŭligu min
Per viaj rozoj kaj lipoj
Tempoj estas maskitaj
Amo en sako, tiel trista
Sed bebo, decu al mi
Kiu estas tiu anĝelo
Kiu venas defali
Por krucumi
Ĉiujn miajn dezirojn
Neniu kaŝejo
Al mi tiom doloras
Mi finfine perdiĝis
Mi eklernis plori
Tradukis 27 nov 2001 : Dominik Cornice
Dankon al Danuta Kowalska
|