Mi amas vin melankolio
Mi havas kvazaŭ emon
Vidi mian vivon en lito
Kvazaŭ fiksan ideon
Ĉiufoje kiam oni diras al mi
Jen la plago :
Ĉar ĝi kreskas tro rapide
Trudherbo damaĝas
Tiam mi ekhavas ideon :
Al mi eblu kompati
Tio ja estas mia bonŝanco
Mi suferas nerimarkite
Mi atendas mian aflikton
Ties buŝo estas tiel dolĉa
Mi havas kvazaŭ emon
Vidi mian vivon en lito
Kvazaŭ tristan ideon
Kiu persekutas min nokte - nokte - nokte
Mi frandas nokton
Ideon pri eterneco
Trudherbo damaĝas
Ĉar ĝi neniam mortas
Kiam ĉio estas griza
Aflikto estas mia amikino
Longa acida sinmortigo
Mi amas vin melankolio
Sentemo kiu
Kondukas min al senfino
Mikso de plejmalbono, de mia deziro,
Mi amas vin melankolio
Kiam ĉio estas griza
Aflikto estas mia amikino
Mia animo estas ankaŭ malseka
Mia tuta estaĵo sinkas
Ho bonvolu alveni
Estas ankaŭ via amikino
Estas eliksiro de miaj deliroj
Mi amas vin melankolio
Mi havas kvazaŭ emon
Vidi mian vivon en aero
Ĉiufoje kiam oni diras al mi
Tio estas trudherbo
Kaj mi mem diras :
Ke sovaĝulino naskita
Ja indas esti estimata
Ĉiuokaze ĝi ofte spitas
La «tro bone» kulturitajn, nu jen !
Tio ja estas mia bonŝanco
Mi suferas nerimarkite
Mi atendas mian aflikton
Ties buŝo estas tiel dolĉa
Mi havas kvazaŭ ideon
Pri la moraleco
Kvazaŭ tristan ideon
Sed ĝi neniam mortas
Sume temas pri tio :
Por plaĉi al enviuloj
Necesas resti nekonata
Tamen, tamen, tamen, ĉi foje
Ja dio plantis min, nu do ?...
Tradukis 21 maj 2003 : Dominik Cornice