Momento X
Sanga lundo
nu, kiu do
nin algluas la planedon
kaj nebuligas mian kometon
estas
leĝo de serioj
Stikso
malhelpoj amasiĝas
mia vizaĝo estas rubkolora
sed
estas momento X
kiun oni atendas kiel Mesion
kiel magian momenton
estas ekvacio
ax + b kiu impetas
sed nun, diru
Kristnaska Paĉjo kiam vi malsupreniros el la ĉielo
amuzon, zoprakon kaj flugilojn
jaro 2000 estos sprita
estas skribite en "ELLE"
amuzon por fino de jarcento
humoro murdanto
estas tempo por ke
mi prenu pozon
mi pensu pri io alia
estas
infera cirklo
fatala
malgravaĵo fariĝas Everesto
mia kato saltanta tra la fenestron
ĝis
ĝis kiam momento X
kiun oni atendas kiel mesion
kiel magian momenton
estas hekatombo
verniso kiu fendiĝas
asfiksio
piedo en la tombo
Kristnaska Paĉjo kiam vi malsupreniros el la ĉielo
amuzon, zoprakon kaj flugilojn
jaro 2000 estos sprita
estas skribite en "ELLE"
amuzon por fino de jarcento
ĥoro : ja ja ja i ja a
Tradukis 28 aŭg. 2002 : Dominik Cornice