[<] |
|
[>] |
MYLENE FARMER
![]()
BIOGRAFIO
Mylène Gautier naskiĝis en Pierrefond, apud Montreal, Kanado la 12-an de septembro 1961. Ŝi alvenis Francion kiam ŝi estis ok-jara. Ŝiaj adoleskaj jaroj estas turmentoplenaj. Post mezbonaj studoj, ŝi elektas spektaklo-medion, kio malpacigas ŝin kun la gepatroj. Poste ŝi ekludas filmojn, interalie por komercaj reklamoj.
En 1983 ŝi renkontas sian Pigmalionon : Laurent Boutonnat. Komponante muzikojn kaj filmante muzik-videojn, li faros el Mylène stelulinon. Ekde tiam, ŝi trudas sian stilon de juna timulino kaj sian nigran personecon, melankoli-plenan.
En 1984, ŝi prezentas sian unuan kanzonon Maman a tort kiu eniras ĉarton 'TOP 50', kaj rivelas ŝin al la publiko. Ŝi tiam adoptas Mylène Farmer kiel nomon, omaĝe al usona aktorino Frances Farmer. Tiu unua provo estas sekvata de multaj unuopaj diskoj, inter kiuj famkonata Libertine en 1986. Alvenas ŝia unua albumo Cendres de Lune, kiun recenzo akceptas senrezerve.
Ŝi revenas en 1987 kun gramofondisko Tristana, kies tekston ŝi subskibis, kaj denove rendevuas kun sukceso. En 1988, alvenas ŝia dua albumo Ainsi soit je, promociita per "eksplodoj" Sans contrefaçon kaj Pourvu qu'elles soient douces. Vendiĝas pli ol 1,800,000 ekzempleroj, kio ebligas al ŝi ricevi diskon de diamanto, kaj unuan premion en 'Victoires de la Musique'.
Ŝi revenas en 1991 kun eltiraĵo Désenchantée, el sia tria albumo L'autre, kio enirigas ŝin en libron de rekordoj dank'al preskaŭ 2 milionoj da ekzempleroj venditaj. Tie ankaŭ troviĝas Regrets, duope kun Murat, unu el la malmultaj kantistoj kiuj eniris Farmer-universon, kaj ĉefe la tre polemika Beyond my control, kiu estos cenzurita. Samtempe alvenas albumo de remiksoj Dance remixes, kie troviĝas premiero, Que mon cur lâche, por kiu Luc Besson filmos muzik-videon. Ĉiam-daŭra sukceso.
Ŝi tamen mispaŝas per sia filmo Giorgino. Post longaj jaroj da silento, kiam ŝi ekziliĝas al Kalifornio, alvenas ŝia kvara Albumo Anamorphosée en 1995. Albumo kun multe pli rok'aj sonoroj, el kiu memorindas la bonegaj XXL kaj California, kies muzik-video filmita de Abel Ferrara, estas juvelŝtono. Albumo Live à Bercy alvenas en 1997 kaj registriĝas vend-rekordo ĝis nun neniam atingita en Francio por 'Live'-albumo.
Ŝi revenas en 1999 kun Innamoramento, albumo kun multe pli serena kaj gaja tono, kie troviĝas multaj ŝlagroj inter kiuj Innamoramento kaj Je te rends ton amour, cenzurita de supera televida instanco CSA. La 5-an de decembro 2000, Mylenium Tour ekvendiĝas kaj registras plej grandan vendon en la fino de tiu jarmilo.
Olivier Wendrickx / tradukis : Dominik Cornice
[<] |
esperanto@online.fr |
[>] |